![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/3/31/Rudolf_Firku%25C5%25A1n%25C3%25BD_1960.jpg/640px-Rudolf_Firku%25C5%25A1n%25C3%25BD_1960.jpg&w=640&q=50)
Rudolf Firkušný
From Wikipedia, the free encyclopedia
Rudolf Firkušný (naskiĝis la 11-an de februaro 1912 en Napajedla, Moravio – mortis la 19-an de junio 1994 en Staasburg, ŝtato New York, Usono) estis ĉeĥa-usona pianisto. Li famiĝis pro sia eksterordinara muzikemeco, ekspresiva esprimmaniero kaj brila ludotekniko. Lia repertuaro inkluzivis verkojn ekde frua klasikismo ĝis moderno de la 1-a duono de la 20-a jarcento.
Rudolf Firkušný | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de februaro 1912 (1912-02-11) en Napajedla |
Morto | 19-an de julio 1994 (1994-07-19) (82-jaraĝa) en Staatsburg |
Tombo | Centra Tombejo en Brno (2007–) ![]() |
Lingvoj | ĉeĥa • angla |
Ŝtataneco | Usono Ĉeĥoslovakio ![]() |
Alma mater | Praga konservatorio (–1931) Brno Conservatory (en) ![]() Gymnázium a Obchodní akademie Bučovice (en) ![]() ![]() |
Familio | |
Frat(in)o | Leoš Firkušný (en) ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | pianisto komponisto ![]() |
Ekde 1948 li vivis en Usono. Post falo de komunismo li volis reveni al sia patrujo kaj ekloĝi en Prago. Ofte li tie koncertis, sed lia intenco ne sukcesis – li mortis subite en julio 1994. Sian renomon li atingis ne nur per unika talento ekde frua infanaĝo, sed ankaŭ per persistemo, ligita kun aparta sento pri stilo kaj strukturo de ĉiu komponaĵo. Kritikistoj konsideras unu el la plej grandaj pianistoj de la 20-a jarcento.