Ruente
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ruente estas municipo kaj vilaĝo en la aŭtonoma komunumo Kantabrio (norda Hispanio). Ĝi estas unu el la tri municipoj kiuj formas la valon Cabuérniga, lokitan en la okcidenta parto de la regiono Kantabrio, ene de la komarko Saja-Nansa. Ĝi situas je 7 km de Cabezón de la Sal kaj je 52 km de la provinca kaj regiona ĉefurbo Santandero.
Rapidaj faktoj municipality of Cantabria, Ĝemelurboj Savignac-les-Églises vd ...
Ruente | |||||
---|---|---|---|---|---|
Blazono | |||||
municipality of Cantabria | |||||
| |||||
Ŝtato | Hispanio | ||||
Aŭtonoma Komunumo | Kantabrio | ||||
Komarko | Saja-Nansa | ||||
Poŝtkodo | 39513 | ||||
Areo | 65.86 km² | ||||
Alteco | 986 m. | ||||
Distanco | 52 km de Santandero (Hispanio) | ||||
Loĝantaro | 1 052 loĝ. (2023) | ||||
Loĝantonomo | Joscu/a | ||||
Riveroj | Saja kaj Fuentona de Ruente | ||||
Retejo | http://www.ruente.es | ||||
Koordinatoj | 43° 15′ 32″ N 4° 15′ 58″ U (mapo) | ||||
Fermi
Ĝi limas norde kun la komunumoj de Valdáliga kaj Cabezón de la Sal, sude kun Cabuérniga kaj Los Tojos, okcidente kun Cabuerniga kaj oriente Cieza. Ĝia plej alta loko estas la Alta de Espinera je 967,1 metroj super marnivelo, kaj ĝia plej malalta nivelo, ĝuste sub 170 metroj. Ili situas sud-oriente kaj norde de la municipo respektive.