Rumana lingvo
latinida lingvo, parolata en Rumanio kaj Moldavio / From Wikipedia, the free encyclopedia
La rumana lingvo (rumane română /ro'mɨnə/) estas latinida lingvo en la orienta Eŭropo, parolata de 24 ĝis 28 milionoj da homoj, precipe en Rumanio kaj Moldavio. Ĝi najbaras al la ukraina, bulgara, serba kaj hungara lingvoj kaj apartenas al la orientlatinidaj lingvoj sen plurala -s. Ĝi havas oficialan validon en Rumanio, Moldavio kaj en provinco aŭtonoma de Serbio, Vojvodino.
rumana | ||||
română | ||||
lingvo • moderna lingvo | ||||
---|---|---|---|---|
Balkanlatinida lingvaro | ||||
Parolata en | Rumanio kaj Moldavio, proksimume 2.500.000 en Germanio, Usono, Ukrainio, Bulgario, Hungario, Rusio, Kanado kaj aliaj landoj | |||
Parolantoj | 24 300 000 | |||
Denaskaj parolantoj | proksimume 24.000.000 | |||
Skribo | latina, kun kelkaj specialaj literoj | |||
Lingvistika klasifiko | ||||
Hindeŭropa lingvaro | ||||
Oficiala statuso | ||||
Oficiala lingvo en | Rumanio, Moldavio, Vojvodino (Serbio) | |||
Reguligita de | Rumana Akademio | |||
Lingvaj kodoj | ||||
Lingvaj kodoj | ||||
ISO 639-1 | ro | |||
ISO 639-2 | rum, ron | |||
ISO 639-3 | ron | |||
SIL | RUM | |||
Glottolog | roma1327 | |||
Angla nomo | Romanian | |||
Franca nomo | roumain | |||
Vikipedio | ||||
| ||||
Specimeno |
---|
La Patro Nia
Tatăl nostru Care ești în ceruri, |
Rumanparolantoj estas disĵetaj trans multaj aliaj landoj, nome Italio, Hispanio, Rusio, Ukrainio, Israelo, Portugalio, Unuiĝinta Reĝlando, Usono, Kanado, Francio kaj Germanio.