Ruy López de Segura
hispana ŝakludisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
RUY LÓPEZ de Segura (Zafra, 1540 - Madrid, ĉ.1580) estis eminenta hispana ŝakludisto. Kvankam titolo de grandmajstro ankoraŭ ne ekzistis, oni konsideras lin kiel la plej bonan ŝakiston en la tuta mondo je ĉirkaŭ 1560. Li disvolvigis la hispanan malfermon,[1] nun ankaŭ konata kiel Ruy López malfermo, kaj verkis la unuan konatan ŝaklibron: Libro de la invención liberal y arte del juego del Ajedrez (1561).[2]