Sääminginsalo
insulo de la lago Saimaa en Finnlando / From Wikipedia, the free encyclopedia
Ŝablono:Informkesto insulo/zorgado/Bildo mankasŜablono:Informkesto insulo/zorgado/areo mankas
Sääminginsalo | ||
---|---|---|
insulo | ||
Geografia situo | 62° 0′ N, 29° 0′ O (mapo)6229 | |
| ||
Sääminginsalo (ankaŭ Kerimäensaari) estas insulo de la lago Saimaa en Finnlando en Enonkoski kaj Kerimäki, apud Savonlinna kaj Savonranta. Laŭ la nuna oficiala taksado ĝi estas la plej granda insulo en Finnlando. Antaŭe normale oni diris, ke la plej granda insulo en Finnlando estas Soisalo, sed laŭ nuna taksado ĝi ne estas insulo, ĉar la alteco de la akva surfaco ĉirkaŭ ĝi estas klare malsama en diversaj lokoj. Soisalo situas inter diversaj lagoj kaj riveroj, ankaŭ rapidfluoj (finne koski). Iuj taksas, ke ankaŭ Sääminginsalo ne estas insulo, ĉar parte ĝin distingas el la kontinenta bordo kanalo, sed laŭ nunaj taksoj jam malantaŭ fosi tiun kanalon tie estis mallarĝa akva vojo kaj do Sääminginsalo estas insulo. En 2001 oni oficiale taksis ĝin reala insulo. Grandaj lagaj areoj de Saimaa ĉirkaŭ Sääminginsalo estas Haukivesi, Pihlajavesi, Puruvesi, Paasivesi kaj Enonvesi. Iam oni asertas, ke ili estas apartaj lagoj, sed laŭ nuna oficiala difino ili estas partoj de unu lago, Saimaa. Areo de Sääminginsalo estas 1069 kvadrokilometroj.
- golfeto Pirttilahti
- golfeto Lautalahti
- vilao Kivelä de 1918
- historia laga boato en muzeo de Kerimäki
- Kategorio Sääminginsalo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri Finnlando. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |