Sovetrespublikara Esperantista Unio
From Wikipedia, the free encyclopedia
Sovetlanda Esperantista Unuiĝo (SEU, ruse Союз Эсперантистов Советских Стран, Sojuz Esperantistov Sovetskiĥ Stran), kaj post 1927 Sovetrespublikara Esperantista Unio (ruse Союз Эсперантистов Советских Республик, Sojuz Esperantistov Sovetskiĥ Respublik), estis Esperanto-organizaĵo fondita en junio 1921 dum la Tria Tutruslanda Esperantista Kongreso, kiu celis unuigi la sovetiajn esperantistojn. SEU sukcese funkciis ĝis la stalinisma "Granda purigo" fine de la 1930-aj jaroj.
Rapidaj faktoj esperanto-organizaĵo, Komenco ...
Sovetrespublikara Esperantista Unio | ||
---|---|---|
esperanto-organizaĵo | ||
Komenco | junio 1921 vd | |
Poste | Rusia Esperantista Unio vd | |
Lando(j) | Sovetunio vd | |
Fermi
En 1989 - 1990 SEU reaperis, tamen ĝi estis fakte tute alia organizaĵo kun tute novaj partoprenantoj. La nova asocio aliĝis al UEA kaj poste transformiĝis al REU.