Saĝtelefono
kombinita portebla telefono kaj portebla komputilo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Saĝtelefono[1][2][3], nomata en Esperanto ankaŭ smartfono[4][5][6][7] (forme plej internacia), aptelefono, plurfunkcia poŝtelefono[1], inteligenta telefono[8], lerta telefono[9][8] aŭ kompufono[8] estas multfunkcia poŝtelefono.
Krom por telefoni, saĝtelefonoj taŭgas kutime interalie por retumi, foti, filmi, navigi, spekti videojn, aŭdigi sondosierojn, uzi komputilajn ludojn kaj tiel plu. Grava diferenco inter saĝtelefonoj kaj aliaj poŝtelefonoj estas tio, ke en tiu mankas butonoj. La navigado povas okazi helpe de diversaj fingrotuŝoj de la ekrano.