Sako

From Wikipedia, the free encyclopedia

Sako estas mola ujo el tolo, ledo, papero aŭ cetera materialo kun malfermaĵo ĉe la supro, por enteni iajn aĵojn.

Tiu ĉi artikolo temas pri la ujo. Pri la urbo Sako en Ukrainio, vidu Sako (Krimeo).

La vorto sako povas havi rekte la sencon de monujo.

La grandeco de sakoj povas esti tre variaj, monujo estas malgranda sako, hejmaj rubosakoj povas esti 100 aŭ 120 litrojn grandaj, industriaj sakoj eĉ pli grandaj.