![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/5/58/Saxo_Grammaticus.jpg/640px-Saxo_Grammaticus.jpg&w=640&q=50)
Sakso Gramatiko
From Wikipedia, the free encyclopedia
Sakso Gramatiko aŭ Saxo Grammaticus (ĉ. 1150 – ĉ. 1220) konata ankaŭ kiel Saxo cognomine Longus estis dana historiisto kaj aŭtoro, kvankam eble li estis skribisto aŭ sekretario de Absalono, arĉepiskopo de Lund, iam konsilisto de Valdemaro la 1-a (Danio). Li estas la aŭtoro de la unua kompleta historio de Danio nome Gesta Danorum. Tiu estas la plej ambicia literatura entrepreno de mezepoka Danio kaj ĝi estas esenca fonto por la komenca historio de la nacio. Ĝi estas ankaŭ unu el la plej malnovaj konataj verkitaj dokumentoj pri la historio de Estonio kaj de Latvio.
Rapidaj faktoj Persona informo, Okupo ...
Sakso Gramatiko | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1149 (1149-11-30) en Sjælland |
Morto | 30-an de novembro 1219 (1219-11-30) (70-jaraĝa) |
Lingvoj | Mezepoka latino • antikva dana lingvo |
Ŝtataneco | Danio ![]() |
Alma mater | Roskilde Cathedral School (en) ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | historiisto verkisto ![]() |
Verkoj | Gesta Danorum |
Fermi
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/5/58/Saxo_Grammaticus.jpg/320px-Saxo_Grammaticus.jpg)