Salina estas urbo en kaj la kantona sidejo de la Kantono Saline, Kansaso, Usono.[1] Je 2010 la urbo havis 47 707 loĝantojn.[2] Situanta en unu el la plej grandaj tritiko-produktantaj areoj de la mondo, Salina estas regiona komerca centro por Nord-Centra Kansaso. Ĝi estas hejmo de multaj altlernejoj. Kelkaj el ili rilatas al agrikulutro, kaj ĉefe al tritiko. Inter ili menciindas The Land Institute (Terinstituto) nome ne-profita organizaĵo por esplorado, edukado, kaj politiko dediĉita al eltenebla agrikulturo.
Quick facts: Salina, Administrado, Poŝtkodo, En TTT, Demog...▼