Salvatore Sirigu
From Wikipedia, the free encyclopedia
Salvatore Sirigu (prononco [ˈsirigu]) estas itala futbalisto en la pozicio de golisto. Li naskiĝis la 12-an de januaro 1987(nun 1987-01-12) en Nuoro, do nun estas 37-jara. Ekde la jaro 2011 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la klubo Paris Saint-Germain FC, post antaŭaj profesiecoj en la teamoj de Palermo, Cremona kaj Ancona.
Salvatore Sirigu | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de januaro 1987 (1987-01-12) (37-jaraĝa) en Nuoro |
Lingvoj | itala |
Ŝtataneco | Italio |
Okupo | |
Okupo | futbalisto |
Krome Salvatore Sirigu ekde la jaro 2010 estas membro de la itala nacia teamo de futbalo. Kadre de ĝi li kunkonkuris pri la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012, en kiu ĝi atingis la duan pozicion, kaj ankaŭ en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2016, en kiu ĝi post longa kaj egalforta lukto malvenkis kontraŭ la germana teamo en la kvaronfinalo. Antaŭ membriĝo en la vira nacia teamo, li jam laŭ koncerna aĝo membris en la nacia teamo de sub-19-jaruloj kaj de sub-21-jaruloj.
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Salvatore Sirigu – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
- Kategorio Salvatore Sirigu en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri italo kaj futbalisto. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |