From Wikipedia, the free encyclopedia
Samudragupto aŭ Samudragupta (regis ĉirkaŭ 335/350-375 n.e.) estis reganto de la Gupta Imperio de Antikva Hindio. Li estis filo de la Gupta imperiestro Ĉandragupto la 1-a kaj de la Likĉavia princino Kumaradevi. Li ege etendis la politikan povon de sia dinastio.
Samudragupto | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 1-an de januaro 335 en Indraprasto | ||||
Morto | 1-an de januaro 380 (45-jaraĝa) en Pataliputra | ||||
Ŝtataneco | Gupta imperio vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Gupta vd | ||||
Patro | Ĉandragupto la 1-a vd | ||||
Patrino | Kumaradevi (en) vd | ||||
Infanoj | Ramagupta (en) , Ĉandragupto la 2-a vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
La surskribo en la Alahabada Piliero, nome praŝasti (eŭlogio) komponita de sia kortegano Hariŝena, atribuas al li etendajn militkonkerojn. Ĝi sugestas, ke li venkis super kelkaj reĝoj de norda Hindio, kaj aneksis iliajn teritoriojn al sia imperio. Li ankaŭ iris laŭlonge de la sudorienta marbordo de Barato, avancante tiom for kiom ĝis la Palava regno. Aldone al tio, li subigis kelkajn landlimajn regnojn kaj tribajn oligarkiojn. Lia imperio etendiĝis el la rivero Ravi okcidente ĝis la rivero Bramaputro oriente, kaj el la deklivoj de Himalajo norde ĝis centra Hindii sudokcidente; kelkaj regantoj laŭlonge de la sudorienta marbordo estis liaj impostopagantoj.
Samudragupto plenumis la ceremonion de Aŝvamedha (sekvi kun armeo vagantan ĉevalon) por montri sian imperian suverenecon, kaj laŭ siaj moneroj, rezultij nevenkita. Liaj ormoneroj kaj skribaĵoj sugestas, ke li estis lerta poeto, kaj ankaŭ ludis muzikon. Lia etendema politiko estis pluigita de sia filo Ĉandragupto la 2-a.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.