Sangoĉelo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Sangoĉelo, nomita ankaŭ hematopojeza ĉelo, hemocito aŭ hematocito, estas ĉelo produktita pere de hematopojezo kaj trovita ĉefe en la sango.
Konsiderindas:
- Ruĝaj sangoĉeloj – Eritrocitoj
- Blankaj sangoĉeloj – Leŭkocitoj
- Trombocitoj.
Kune, tiuj tri tipoj de sangoĉeloj estas ĝis totalo de 45% el la sangohisto laŭ volumeno, dum la cetera 55% el la volumeno estas komponita el plasmo, nome la likva komponanto de sango.[1] La volumena elcento de ruĝaj sangoĉeloj en la sango (hematokrito) estas mezurata pere de centrifugilo aŭ de flucitometrio kaj estas 45% el la ĉeloj de la totala volumeno en maskloj kaj 40% ĉe inoj.[2]
Hemoglobino (la ĉefa komponanto de ruĝaj sangoĉeloj) estas fer-enhava proteino, kiu faciligas transportadon de oksigeno el pulmoj al histoj kaj de karbona dioksido el histoj al pulmoj.