Antonio la Granda
kristana ermito kaj sanktulo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Sankta Antonio la Granda estis kristana sanktulo de la kvara jarcento. Li estas la unua vera kristana monaĥo.
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Sankta Antonio (apartigilo) |
Rapidaj faktoj Persona informo, Profesio ...
Sankta | ||
Antonio | ||
---|---|---|
Abato | ||
retablo de Issenheim | ||
Persona informo | ||
Ἀντώνιος | ||
Naskiĝo | 251 en Koma, Egiptio | |
Morto | 356 en Tebaido | |
Religio | kristanismo vd | |
Loĝloko | Dayr al-Maymun vd | |
Ŝtataneco | Roma regno vd | |
Profesio | ||
Okupo | kristana monaĥo anakoreto verkisto vd | |
Sanktulo | ||
Honorata en | ĉiuj ĉefaj kristanaj eklezioj | |
Festotago | 17-a de januaro | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Fermi
Li vivis en Egiptio, kristana ekde lia knabaĝo. Iun tagon li aŭdis la vortojn de la evangelio: "iru, kaj vendu ĉion, kion vi havas, kaj donu al malriĉuloj, kaj vi havos trezoron en la ĉielo; kaj venu, sekvu min" (Marko 10:21), kaj li iris fari tion. Li iris en la dezerton kaj vivis tie dum la cetera vivo. Multaj iris lerni de li, vidante lian grandan fidon de tiu ekstrema ekzemplo. Krome, li vivis 105 jarojn, kio en la okuloj de samtempuloj estis des pli mirinda.
La biografion de Antonio verkis Sankta Atanazio.
Li mortis en 356. Festotago estas la 17-a de januaro.