From Wikipedia, the free encyclopedia
Sankta Davido (kimre Dewi Sant, angle Saint David, latine Davidus, naskiĝis ĉ. 500 kaj mortis ĉ. 589, tradicie la mortotago fiksiĝis je la 1-a de marto 589) estis kimra episkopo de Mynyw (latine Menevia, nun St Davids/Tyddewi en la graflando Pembrokeshire) dum la 6-a jarcento. Li estas la sankta patrono de Kimrio, kaj lia memortago, la 1-a de marto, konsekvence estas la nacia festotago de Kimrio. Davido estis lokulo de Kimrio, kaj la tradicio konservis relative grandan kvanton da detaloj pri lia vivo. Lia naskiĝdato tamen estas necerta. Lia patrino, nomata Non, kiu gravediĝis post perforto, laŭtradicie fare de unu el la princoj de la tiama loka kimra regno, mem poste deklariĝis sanktulino.
Sankta | ||
Davido | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Dewi Sant | ||
Naskiĝo | ĉ. 500 en Kimrio | |
Morto | ĉ. 589, eble la 1-an de marto 589 en Mynyw, nun St Davids/Tyddewi, graflando Pembrokeshire, Kimrio | |
Religio | katolika eklezio vd | |
Lingvoj | kimra vd | |
Ŝtataneco | Kingdom of Dyfed (en) vd | |
Familio | ||
Patro | Sant ap Ceredig (en) vd | |
Patrino | Non (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | katolika sacerdoto katolika episkopo vd | |
Sanktulo | ||
Festotago | 1-a de marto | |
Patroneco | Kimrio | |
episkopo de Mynyw | ||
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.