Jozefo de Nazareto
laŭ Evangelioj, la edzo de Mario kaj la duonpatro de Jesuo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Jozefo (aŭ "Jozef"; la Londona Biblio uzas la formon sen fina -o) estis la edzo de Maria, la patrino de Jesuo, en la evangelioj. Multaj kristanoj (inkluzive de la Romkatolika Eklezio) nomas lin Sankta Jozefo, rigardante lin kiel gravegulon, ĉar li protektis sian virgan fianĉinon dum ŝia gravedeco kaj akuŝo, kaj ĉar li vartis kaj instruis la junan Jesuon.
Ĉi tiu artikolo temas pri patro de Jesuo. Por informoj pri aliaj signifoj, vidu la artikolon Sankta Jozefo (apartigilo).
Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Sankta | ||
Jozefo de Nazareto | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
יוֹסֵף | ||
Naskiĝo | en Nazareto, Judeo | |
Morto | ĉ. 20 en Nazareto, Judeo, Romia Imperio | |
Religio | judismo vd | |
Etno | judoj vd | |
Lingvoj | aramea vd | |
Ŝtataneco | Roma regno vd | |
Familio | ||
Patro | Heli • Jacob vd | |
Edz(in)o | Maria, patrino de Jesuo vd | |
Infanoj | Jesuo Kristo • Jakobo la Justulo • Simono, frato de Jesuo • Judaso, frato de Jesuo • Jozefo • Joseph Barsabbas • Jesuo de Nazaret vd | |
Profesio | ||
Okupo | laboristo • metiisto • ĉarpentisto • tektōn vd | |
Laborkampo | ĉarpentado vd | |
Sanktulo | ||
Festotago | 19-a de marto; ortodokse 16-a de decembro | |
Atributoj | Florita bastono, Bebo Jesuo, Lilio, Lignaj iloj. | |
Patroneco | Katolika Eklezio, ĉarpentistoj, laboristoj, junaj geedzoj kaj patroj de familioj, Ameriko, Oceanio, Aŭstrio, Belgio, Kroatio, Kanado, Usono, Meksikio, Peruo, Ĉinio, Sud-Koreio, Vjetnamio | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Fermi
Tamen, en la Biblio li malmulte rolas, preskaŭ sole en la unuaj ĉapitroj de la evangelioj laŭ Mateo kaj Luko.