![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/7/70/St._Hripsime_church_in_Vagharshapat_msu-2018_11-2.jpg/640px-St._Hripsime_church_in_Vagharshapat_msu-2018_11-2.jpg&w=640&q=50)
Preĝejo Sankta Hripsime
From Wikipedia, the free encyclopedia
La preĝejo Sankta Hripsime (armene Սուրբ Հռիփսիմէի եկեղեցի) estas unu el la plej antikvaj ekzistantaj preĝejoj en Armenio. La preĝejo estis konstruita de la Katolikoso Komitas sur la origina maŭzoleo konstruita de la Katolikoso Sahak la Granda en la jaro 395 p.K. kiu enhavis la restaĵojn de la martirigita Sankta Hripsime al kiu la preĝejo estis dediĉita. La strukturo estis kompletigita en la jaro 618 p.K[1]. Ĝi estas konata pro sia bonkvalita kaj modela armena arkitekturo de la klasika periodo, kiu poste influis multajn aliajn armenajn preĝejojn. Tiu preĝejo kune kun aliaj proksimaj estas Monda heredaĵo de Unesko, kaj troviĝas en la urbo Eĉmiadzin. La preĝejo Sankta Hripsime sidas sur la restaĵoj de pagana strukturo kaj ankaŭ la ejo kie la sanktulino estis martirigita dum la tempo de la konvertiĝo de Armenio al Kristanismo en la jaro 301 p.K[2].
Preĝejo Sankta Hripsime | ||
---|---|---|
armene Սուրբ Հռիփսիմէի եկեղեցի | ||
![]() | ||
kristana preĝejo, kultura havaĵo [+] | ||
Ŝtato | Armenio | |
Koordinatoj | 40° 10′ 1″ N, 44° 18′ 35″ O (mapo)40.16701944444444.309638888889 [+] | |
Longo | 22,8 m | |
Larĝo | 17,7 m | |
Stilo | Armena | |
Finkonstruo | 618 aktuala konstruaĵo | |
Loko de Monda heredaĵo de UNESCO | ||
Jaro | 2000 (24) | |
Numero | 1011 | |
Regiono | Eŭropo kaj Nordameriko | |
Kriterioj | ii, iii | |
![]() |
||
Preĝejo Sankta Hripsime | ||
![]() |
||