Santa Fe (Sankta Fido) estas la localidad numero tria de la Ĉefurba Distrikto Bogoto, Kolombio. Ĝi formas la tradician centron de la urbo, kune kun La Candelaria, localidad kiu estas enklava en ĝia teritorio, separita en 1991. La localidad Santa Fe derivigis sian nomon de la iama nomo de la ĉefurbo. Granda parto de la Bogoto kaj kolonia kaj de komenco de la 20-a jarcento troviĝas en tiu localidad. Santa Fe inkludas la zonon de la registaraj kaj korporaciaj konstruaĵoj de la Sepa carrera kaj de la Internacia Centro, la bankan sektoron de la avenuo Jiménez, same kiel la tradician komercan kvartalon San Victorino, kiu estas unu el la aksoj de la komerco bogota jam ekde la kolonia epoko. La localidad havas ruran parton korespondan al la Orientaj Montoj Monserrate kaj Guadalupe. Krome la sektoro havas ankaŭ kelkajn el la ĉefaj universitatoj de la lando.
Rapidaj faktoj loĝloko • administra teritoria unuo, Administrado ...
Fermi