Sarah Bernhardt
franca aktorino / From Wikipedia, the free encyclopedia
Sarah BERNHARDT, origine Marie Henriette Rosine BERNARD (naskiĝis la 22-an de oktobro 1844 en Parizo, mortis la 26-an de marto 1923 samloke), estis franca aktorino. Ŝi estis unu el la plej konataj aktorinoj de la 19-a kaj de la komenco de la 20-a jarcento.
Sarah Bernhardt | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Sarah Bernhardt | |||||
Naskonomo | Rosine Bernardt | ||||
Naskiĝo | 23-an de oktobro 1844 (1844-10-23) en Parizo | ||||
Morto | 26-an de marto 1923 (1923-03-26) (78-jaraĝa) en 17-a arondismento de Parizo | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | uremio • rena malfunkcio vd | ||||
Tombo | Tombejo Père-Lachaise vd | ||||
Religio | katolikismo vd | ||||
Etno | judoj vd | ||||
Lingvoj | franca • angla vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Alma mater | Conservatoire national supérieur d'art dramatique vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | Edouard Bernhardt vd | ||||
Patrino | Judith-Julie Bernardt vd | ||||
Gefratoj | Jeanne Bernhardt vd | ||||
Edz(in)o | Jacques Damala vd | ||||
Amkunulo | Samuel Pozzi vd | ||||
Infanoj | Maurice Bernhardt vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | teatra aktoro • filmaktoro • dancisto • verkisto • aktoro vd | ||||
Aktiva en | Parizo vd | ||||
Aktiva dum | 1862– vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ŝi stelulis en kelkaj el la plej popularaj francaj teatraĵoj de la fino de la 19-a kaj de la komenco de la 20-a jarcento, kiaj La dame aux camélias de Alexandre Dumas, filo, Ruy Blas de Victor Hugo, Fédora kaj La Tosca de Victorien Sardou, kaj L'Aiglon de Edmond Rostand. Ŝi ludis eĉ masklajn rolojn, kia Hamleto de Shakespeare. Rostand nomis ŝin "la reĝino de pozo kaj la princino de gesto", dum Hugo konsideris ŝin la "ora voĉo". Ŝi faris kelkajn teatrajn turneojn ĉirkaŭ la mondo, kaj estis unu el la unuaj elstaraj aktorinoj kiuj faris sonregistraĵojn kaj aperis en filmoj.