From Wikipedia, the free encyclopedia
Jakutio, oficiale la Respubliko Saĥao (Jakutio) estas federacia respubliko en Rusio. La respubliko havas aŭtonomion ene de la Rusia Federacio. En la jakuta (saĥaa) lingvo la respubliko estas nomata ĝuste " Saĥa'o ", kun la akcento al la silbo -ĥa-.
Subjekto de Rusia federacio | |
Flago | Blazono |
respubliko de Rusio | |
---|---|
Administrado | |
Federacia regiono | For-orienta federacia regiono |
Ĉefurbo | Jakutsk |
Estro | Aysen Nikolayev (ekde ) |
Fondita | 27-a de Aprilo 1922 |
Demografio | |
Loĝantaro | 958 528 loĝantoj (Stato: 14-a de oktobro 2010)[1] |
Loĝdenso | 0,3 loĝ./km² |
Oficialaj lingvoj | Jakuta, rusa |
Etnoj | Jakutoj (48,7 %) rusoj (36,9 %) evenkoj (2,2 %) ukrainoj (2,1 %) evenoj (1,6 %) tataroj (0,8 %) (Stato: 2010) |
Geografio | |
Areo | 3 083 523 km²[2] |
Pliaj informoj | |
Horzonon | UTC+9 ĝis UTC+11 |
Aŭtokodoj | 14 |
OKATO | 98 |
ISO 3166-2 | RU-SA |
Retpaĝaro | sakha.gov.ru |
Ĝi konsistas el 18% de la Rusia teritorio. Ĝi estas proksimume samgrande kiel Barato kaj duone de la grandeco de la ne-rusa parto de Eŭropo (tri fojojn samgrande kiel okcidenta Eŭropo) kaj estas pli granda ol ekzemple Argentino, Gronlando kaj Kazaĥio. Ĝi estas la plej granda aŭtonoma regiono en la mondo, sekvata de okcidenta Aŭstralio laŭ grandeco.
Jakotio estas konata pro ĝia ekstrema klimato. Ĝi estas la plej malvarma areo en la norda hemisfero. La plej malvarma loko situasa en Ojmjakono, kie la temperaturo en januaro 1964 estis −71,1 °C.
Prauloj de jakutoj aperis en la teritorio de Jakutio en la 12-a — 13-a jarcentoj, forpuŝinte evenkojn kaj jukagirojn, do kiel kutime en la historio, venis unu gento, foriris pli aŭtoktona gento.
Loĝantaro: 973,8 mil.
Jakutio estas riĉa je krudmaterialoj. La tersurfaco enhavas grandajn kvantojn de petrolo, gaso, karbo, diamantoj, oro kaj arĝento. La nuna industrio, precipe minado - produktas 43% de la malneta nacia produkto. La ekonomio ĉefe centriĝas ĉirkaŭ la produktado de diamantoj, oro kaj stano. Proksimume 99% de ĉiuj rusaj diamantoj estas elfositaj en Jakutio kaj la ĉefa tiucela firmao estas Alrosa.
Varoj estas ĉefe transportataj akvovoje. Ekzistas ses riveroj kaj du havenurboj. La flughaveno de Jakoetsk havas internacian flugstacion.
Oficiala lingvo estas la Jakuta lingvo (ankaŭ konata kiel Saĥaa), parolata de proksimume 25% de la loĝantaro. La jakuta estas tjurka lingvo kun mongolaj influoj. En ĝi troveblas ankaŭ fremdaj vortoj en la denaskaj paleosiberiaj popoloj. La rusa estas parolata kiel lingua franca (aŭ kiel Esperanto) de ĉiuj etnaj grupoj, tamen same estas gepatra por ĉiuj loĝantoj.
En Rusia Federacio estas respektataj ĉiuj minoritataj lingvoj. Rusaj sciencistoj, lingvistoj zorge dum multaj jaroj aranĝis lernolibrojn, alfabetojn por multaj siberiaj kaj aziaj etnoj, loĝantaj en Ruslando.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.