Scio
Informoj en la posedo de konscia ento; sperto aŭ edukado perceptante, malkovrante aŭ lernante; teoria aŭ praktika kompreno de temo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Scio estas konsciado kaj kompreno de faktoj, veroj, aŭ informoj, akiritaj per sperto aŭ lernado.



Scio aŭ kono estas difinita de la Oksforda Angla Vortaro kiel
- (i) kompetenteco kaj kapabloj akirita de persono tra sperto aŭ edukado; la teoria aŭ praktika kompreno de temo;
- (ii) kio estas sciita en aparta kampo aŭ en totalo; faktoj kaj informo;
- aŭ (iii) konscio aŭ kono akirita de sperto de fakto aŭ situacio.
Filozofiaj debatoj pri scio komenciĝis kun la difino de scio fare de Platono kiel "pravigita vera kredo." Nuntempe tamen estas neniu ununura konsentita difino de scio nek ajna perspektivo de unu kaj restas multenombraj konkurencantaj teorioj.
Scia akiro okupas kompleksajn sciiĝajn procezojn: percepto, lernado, komunikado, asocio kaj rezonado. La termino scio estas ankaŭ uzita por signifi la certan komprenon de temo kun la kapableco uzi ĝin por specifa celo se konvena.
Oops something went wrong: