Loksideco
From Wikipedia, the free encyclopedia
La esprimo loksideco (aŭ fikshejmeco) signifas la daŭran restadon de la homo ĉe unu loĝloko - kompare al la vivmaniero de ĉasistoj-kolektistoj aŭ nomadoj.
Oni proponas alinomi la artikolon «Loksideco» al «Malnomadismo». Kialo: ĉar loksideco estas inventita vorto tute senreferenca. Atentu: la celpaĝo «Malnomadismo» jam ekzistas. Se ĝi enhavas ion alian ol nur unu version kun alidirektilo al la malnova nomo, tiam nur administrantoj povas forigi ĝin, por ke alinomado eblu. Se vi konsentas aŭ kontraŭas la proponon, bonvolu skribi viajn argumentojn ĉe Vikipedio:Alinomendaj artikoloj. |
La glaciepokaj ĉasistaj-kolektistaj kulturoj en Eŭropo devis sekvi siajn predobestojn, kiuj sezone migradis de paŝtejo al paŝtejo. Tiuj homoj vivis plejparte kiel nomadoj. La agrikulturo necesigis la loksidiĝon. Aliflanke - precipe en la oriento - per la specialiĝo de kelkaj grupoj al la bestbredado la nomadismo eĉ plilarĝiĝis.