Seksologo estas la homo, kiu science okupiĝas pri seksologio. Seksologo ofte estas psikologo, kuracisto aŭ socilaboristo. Seksologo helpas homojn pri iliaj seksaj problemoj. Ili povas trakti personajn problemojn rekte ĉe la interesato, ekzemple en konsultejoj, klinikoj ktp., aŭ ankaŭ dediĉi sin al ĝenerala disvastigado de konoj kaj problemsolvoj, ekzemple pere de amaskomunikiloj (radiaj kaj televidaj programoj, gazetaraj artikoloj, foje en regulaj rubrikoj, ktp.), prelegoj, fakaj kongresoj, kunsidoj ktp.
Elstaraj seksologoj
Famaj seksologoj estas jenaj:
- Sigmund Freud (1856 – 1939)
- Edvard Westermarck (1862 – 1939)
- Ernst Gräfenberg (1881 – 1957)
- Bronisław Malinowski (1884 – 1942)
- Alfred Kinsey (1894 – 1956)
- Wilhelm Reich (1897 – 1957)
- William Masters (1915 – 2001)
- Alex Comfort (1920 - 2000)
- John Money (1921 – 2006)
- Michalina Wisłocka (1921 - 2005)
- Kazimierz Imieliński (1929 - 2010)
- Zbigniew Lew-Starowicz (1943 -
Vidu ankaŭ
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.