Seksto Empiriko
From Wikipedia, the free encyclopedia
Seksto Empiriko, en latino Sextus Empiricus kaj en greka Σέξτος Ἐμπειρικός; ĉ. 160 – ĉ. 210), estis kuracisto kaj filozofo, kaj ofte oni informis ke li vivis en Aleksandrio, Romo, aŭ Ateno. Li estas plej konata pro sia libro "La esenco de pironismo" en kiu li resumis la teorion de skeptiko kiu komenciĝis fare de la filozofo Pirono de Heliso. Lia filozofia verko estas la plej kompleta survivinta rakonto de antikva greka kaj romia skeptikismo.
Seksto Empiriko | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 199 (0199-11-30) |
Morto | 30-an de novembro 299 (0299-11-30) (100-jaraĝa) en Aleksandrio |
Lingvoj | antikva greka |
Ŝtataneco | Roma regno |
Okupo | |
Okupo | kuracisto kuracisto-verkisto filozofo verkisto |
Sextus Empiricus skribis multajn librojn el kiuj nur tri pluvivis: "La Esenco de Pironismo" (Πυῤῥώνειοι ὑποτυπώσεις, Pyrrhōneioi hypotypōseis) kaj du libroj nomitaj "Kontraŭ Matematikistoj". En tiuj ĉi libroj li esprimis dubojn pri homa scio ĝenerale.
Pironismo estas ekstrema formo de skeptiko, laŭ kiu ne devus esti aljuĝita la demandon ĉu io ajn povas esti konata pri la naturo de realeco.
En sia medicina verko, tradicio retenas ke li estis aparteninta al la "empiria skolo", kiel montras lia nomo. Tamen almenaŭ dufoje en siaj verkoj, Seksto ŝajne situas sin pli proksime al la "metodisma skolo", kio povas esti sugestita de liaj filozofiaj vidoj.