From Wikipedia, the free encyclopedia
La seksuma turismo estas fakto vojaĝi por la celo de seksumadoj (plej ofte pagataj) kun la loĝantoj de aliaj lokoj.
Tiuj loĝantoj povas esti kun profesiuloj (prostituito), aŭ neprofesiuloj, sen risursoj, kiuj provas lukri monon.
La seksumaj turistoj estas plimulte viroj el okcidentaj landoj (aŭ industrilandoj) irante al evolulandoj aŭ triamondaj landoj. Sed kelkaj virinoj vojaĝas al afrikaj landoj aŭ Antiloj, kie junaj viroj vivtenas sin per servoj al ili.
Iuj landoj (kiel Brazilo, Tajlando kaj pli frue, Maroko) leĝofaras kontraŭ tia turismo, kiun oni taksas malmorala. Sed la malfacilo kontroli, la korupto, kaj ĉefe la malriĉeco faras, ke la leĝo estas facile ĉirkaŭturnata.
Iuj seksumaj turistoj serĉas seksumon kun infanoj, kio estas krimo de seksatenco kontraŭ neplenaĝuloj. Por malhelpi tiun fenomenon, iuj landoj kiel Kanado, Francio kaj Belgio faris leĝojn por puni siajn ŝtatanojn pro tiaj krimoj faritaj en ajna lando, aŭ eĉ (ekzemple Svisio) por puni iun ajn, kiu faris tian krimon kaj rezidas sur ĝia teritorio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.