From Wikipedia, the free encyclopedia
Senekoj estas indiana etno en Nordameriko. Ili nomas sin mem tshoti-nondawaga aŭ oneniuteronron (la montetaranoj). La seneka lingvo (/ˈsɛnɪkə/; en la seneka Onödowá'ga꞉ aŭ Onötowá'ka꞉) estas la lingvo de la seneka popolo.
Senekoj | |
---|---|
etno • etno | |
Nord-Amerikaj indianoj | |
Unuaj nacioj • Haudenosaunee | |
Ŝtatoj kun signifa populacio | |
Religio | |
Longhouse Religion • Handsome Lake | |
Senekoj apartenas al la irokeza ligo de kvin nacioj, el kiuj ili okupas la plej okcidentan terenon, ĉefe borde de Seneka Lago kaj rivero Genesee (usona federacia ŝtato Novjorkio).
Hodiaŭ ili precipe vivas en la rezervejoj Towananda, Catarauga, Alleghany kaj Oil Springs (New York) - en 1960 estis 3.507 personoj, kaj kelkaj en Oklahoma (877 personoj) kaj Grand River (Ontario), Kanado (300). En la censo de 2000 registriĝis 13.676 Senekoj.
Senekoj vivtenas sin per virinoj kultivantaj maizon, fazeolojn kaj kukurbojn ("la tri fratinoj") kaj viroj ĉasantaj kaj fiŝkaptantaj.
Dum la Milito de Sendependeco Senekoj kune kun la najbaraj Kajugoj gvidis multajn atakojn kontraŭ setlejoj kaj fortikaĵoj de la sendependiĝemaj blankuloj (ofte instigite de la britoj en Fort Niagara).
Packontrakton kun la usona registaro ili faris la 11-an de novembro 1794 en Canandaigua.
• en:Network Jacket • en:Cornplanter • en:Handsome Lake • en:Ely Parker • en:Arthur C. Parker • en:Jesse Cornplanter • en:Paula Underwood • en:Jamie Sams
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.