Senpintigita kajtopluredro
From Wikipedia, the free encyclopedia
En geometrio, n-latera senpintigita kajtopluredro estas pluredro formita per preno de n-latera kajtopluredro kaj senpintigo de la apeksaj (polusaj aksaj) verticoj.
Rapidaj faktoj
Senpintigita kajtopluredro | |
Verticoj | 4n |
Lateroj | 6n |
Edroj | 2 n-lateroj, 2n kvinlateroj |
Geometria simetria grupo | Duedra simetrio en tri dimensioj Dnd |
Propraĵoj | Konveksa |
Duala | Turnoplilongigita dupiramido |
Fermi
La verticoj ekzistas kiel 4 n-lateroj en kvar paralelaj ebenoj, kun alterna orientiĝo en la mezo kreanta la kvinlaterojn.
La kvinlatera senpintigita kajtopluredro estas la regula dekduedro, kiu estas la platona solido, kun 12 kongruaj kvinlateraj edroj kaj pli alta dekduedra simetrio.
Senpintigita kajtopluredro havas ĉiujn verticojn kun 3 edroj. Ĉi tio signifas ke la dualaj pluredroj, la aro de turnoplilongigitaj dupiramidoj, havas ĉiujn triangulajn edrojn.
Pliaj informoj Bildo, Nomo ...
Bildo | Nomo | Edroj | Duala pluredro |
---|---|---|---|
Triangula senpintigita kajtopluredro | 6 kvinlateroj, 2 trianguloj | Turnoplilongigita triangula dupiramido | |
Kvadrata senpintigita kajtopluredro | 8 kvinlateroj, 2 kvadratoj | Turnoplilongigita kvadrata dupiramido | |
Kvinlatera senpintigita kajtopluredro aŭ regula dekduedro | 12 kvinlateroj | Dudekedro | |
Seslatera senpintigita kajtopluredro | 12 kvinlateroj, 2 seslateroj | Turnoplilongigita seslatera dupiramido | |
... | |||
n-latera senpintigita kajtopluredro | 2n kvinlateroj, 2 n-lateroj | n-latera turnoplilongigita dupiramido |
Fermi