Senrubeco
From Wikipedia, the free encyclopedia
La senrubeco (angle zero waste) estas kaj movado kiu celas je ula skalo malpliigi la kvanton de produktataj ruboj (ekzemple per la uzado de reuzeblaj produktoj prefere de forĵetendaj aŭ malnoviĝontaj produktoj, aŭ la aĉetado de grocaj nutraĵoj), kaj pli ĝenerala strategio kiu strebas malpliigon de la produkto de ruboj de la industriaj socioj. Ĉi-tiu strategio apogiĝas sur:
- Ŝanĝo de la procezoj de la produktadoj, promociante la refasonado de la vivcikloj de la produktaĵoj, celante favoradon de la reuzebleco de iliaj konsistaĵoj.
- Ŝanĝo de la procezoj de la plivalorigado de la ruboj, celante plenan forlason de la stokado en rubodeponejoj kaj de la brulado en ruboforbruligiloj.
- Promociado de modera vivostilo.
|
Ĉi tiu artikolo estis je la 7-a de majo 2021 akceptita en la liston de legindaj artikoloj. |
Laŭ la Zero Waste International Alliance (angle: "Senrubeca internacia alianco"), senrubeco estas "konservado de ĉiuj rimedoj per respondeca produktado, konsumo, reuzado kaj reakiro de produktoj, pakumoj kaj materialoj sen cindrigado kaj sen surteraj, akvaj aŭ aeraj elfluoj, kiuj minacas la medion aŭ la homan sanon."[1]