Sepjara milito
konflikto de 1756 ĝis 1763 inter Britio (kaj ĝiaj aliancanoj: Hanovrio, Prusio, ktp.) kaj Francio (kaj ĝiaj aliancanoj: Aŭstrio, Hispanio, ktp.) / From Wikipedia, the free encyclopedia
En la Sepjara milito (1756-1763) batalis je unu flanko Britio kaj Prusio kaj je la alia Aŭstrio, Francio, Rusio - do ĉiuj eŭropaj grandaj potencoj de la epoko. Partoprenis ankaŭ multaj pli malgrandaj ŝtatoj. La milito disvolviĝis en la Centra Eŭropo, Nordameriko (kiel Franc-Brita Indiana Milito), Hindio, Karibio kaj sur diversaj oceanoj. Oni do povas rigardi ĝin la unua mondmilito. Unio de Pollando-Litovio (nomata: Respubliko de Ambaŭ Nacioj) estis tiam neŭtrala, tamen tra tiu teritorio tramarŝis la rusa armeo (vidu la apudan mapon).