Seslatero
plurlatero de ses lateroj kaj ses anguloj / From Wikipedia, the free encyclopedia
En geometrio, seslatero estas plurlatero kun ses randoj kaj ses verticoj. Ĝia simbolo de Schläfli estas {6}.
Seslatero | |
Simbolo de Schläfli | {6}, t{3} |
Verticoj | 5 |
Lateroj | 6 |
Geometria simetria grupo | Duedra (D6) |
Areo | (t estas la latera longo) |
Ena angulo | ° |
La enaj anguloj de regula seslatero (ĉe kiu ĉiuj flankoj kaj ĉiuj anguloj estas egalaj) estas ĉiuj po 120 °. Ĝi havas 6 liniojn de simetrio. Simile al kvadratoj kaj egallateraj trianguloj, regulaj seslateroj povas doni kahelaron de la eŭklida ebeno (tri seslateroj kuniĝas je ĉiu vertico), kaj (do, tiel) estas utila por konstruantaj kahelaroj. La ĉeloj de abelia mielĉelaro estas seslateraj ĉar la formo donas la plaj ŝparan uzon de spaco kaj konstrumaterialoj.
La areo de regula seslatero de flanka longo estas donata per
La cirkonferenco de regula seslatero de flanka longo estas , la maksimuma diametro estas , kaj la minimuma diametro estas .
Ne ekzistas platona solido el regulaj seslateroj. La arĥimedaj solidoj kun iuj seslateraj edroj estas la senpintigita kvaredro, senpintigita okedro, senpintigis dudekedro (fama de futbala pilko kaj fulereno C60), senpintigita kubokedro kaj la senpintigita dudek-dekduedro.
Regula seslatero estas konstruebla per cirkelo kaj liniilo. Jen estas ŝtupoj de ĉi tio en animacia maniero, donita per Eŭklidaj Elementoj, Libro 4, Propozicio 15.
La regula seslatero estas permuta hiperpluredro de ordo 3. La seslatero povas ankaŭ esti prezentita per pli simetriaj koordinatoj en tri dimensioj: ĉiuj permutoj de (1, 2, 3) formas verticojn de la seslatero en la 2-dimensia subspaco x+y+z=6. La konstruado povas esti ĝeneraligita al ĉiu n, kaj formi (n-1)-dimensian hiperpluredron, la verticoj de kiu estas ĉiuj permutoj de aro el n aĵoj. Ekzemple, la permutoj de (1, 2, 3, 10) formas uniforman senpintigitan okedron en 3-dimensia subspaco x1+x2+x3+x4=10; la permutoj de (1, 2, 3, 4, 5) formas uniforman entutotranĉitan 5-ĉelon en 4-dimensia subspaco x1+x2+x3+x4+x5=15.
- Abelia mielĉelaro
- Norda polusa seslatera nubo sur Saturno, esplorita de Voyager 1 kaj konfirmita en 2006 de Cassini-Huygens
- Kristalsistemo de molekula seslatero komponita de seslatera aromaj ringoj, raportita de Müllen kaj kunlaborantoj en Chem. Eur. J., 2000, 1834-1839.
- Aera vido de Fortikaĵo Jefferson en Nacia Parko Seka Tortugas
- La spegulo de spaca teleskopo estas farita el 18 seslateraj segmentoj.
- Ŝraŭbingoj kaj boltoj kutime havas seslateran eksteran formon
- Kategorio Seslatero en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
- Difino kaj propraĵoj de seslatero kun interaga animacio
- Bildo de Cassini de bizara seslatero sur saturno Arkivigite je 2010-09-27 per la retarkivo Wayback Machine
- Saturna stranga seslatero Arkivigite je 2010-02-16 per la retarkivo Wayback Machine
- seslateroj ĉirkaŭ saturna norda poluso
- "Bizara Seslatero sur Saturno" - de space.com (27 marto 2007)
- Centrita seslatera nombro
- Seslatera kahelaro
- Seslatera nombro
Seslateraj geometriaj figuroj |
---|
Seslatera piramido | Seslatera prismo | Seslatera kontraŭprismo | Seslatera trunko | Seslatera kajtopluredro | Seslatera senpintigita kajtopluredro | Seslatera dupiramido | Seslatera dutrunko | Seslatera plilongigita dupiramido | Seslatera kupolo | Seslatera turnodukupolo | Seslatera ortodukupolo |
Plurlateroj |
---|
Triangulo | Kvarlatero (vd. ankaŭ Kvadrato) | Kvinlatero | Seslatero | Seplatero | Oklatero | Naŭlatero | Deklatero | Dekunulatero | Dekdulatero | 13-latero | 15-latero | Dekseslatero | Dekseplatero | Dudeklatero | 24-latero | Trideklatero | 257-latero | 65537-latero | Milionlatero |
(vd. ankaŭ: Regula plurlatero, Konveksa plurlatero, Steloplurlatero) |