Sezonoj
ruslanda esperantlingva eldonejo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Sezonoj estas ruslanda esperantlingva eldonejo, unue en Jekaterinburg, nun ekde 2001 en Kaliningrad. La eldonejo "heredis" sian nomon de la jarkvarona almanako Sezonoj, ĉefa literatura forumo de Sovetio inter 1984 kaj 1990 (aperinta en Sverdlovsk, nuna Jekaterinburg). Ekde 1991 la almanakon anstataŭis soci-kultura revuo La Ondo de Esperanto, komence dumonata, ekde 1997 ĉiumonata.
- Pri subdivido de jaro, vidu Sezono.
La eldonejo lanĉis kelkajn proprajn libroseriojn kaj partoprenis eldonadon de fremdaj libroserioj:
- Serio Germana literaturo
- Serio Legu kaj lernu
- Serio Mondliteraturo
- Serio Movadaj kajeroj
- Serio Nia memoro
- Serio Oriento-Okcidento
- Serio Rusa literaturo
- Serio Scio
- Serio Sed ne el katedro
- Serio Virtuala biblioteko
Sezonoj eldonas ankaŭ kulturan kaj movadan esperanto-revuon La Ondo de Esperanto. Formale la libroj de Sezonoj aperas kiel aldonaĵo al la revuo.