From Wikipedia, the free encyclopedia
La Arbaro Sherwood aŭ en angla Sherwood Forest estas reĝa arbaro en Nottinghamshire, Anglio, fama pro sia historia asocio kun la legendo de Robin Hood.
La areo estis arbaro ekde la tempoj de la Glaciepoko (kiel estis atestita de polenekzamenoj). Nuntempe, la Sherwood Forest National Nature Reserve enhavas 423.2 hektarojn,[1] aŭ 1,045 akreojn (4.23 km²), ĉirkaŭ la vilaĝo Edwinstowe, ĉe la loko Thoresby Hall.
La arbaro plej ofte asociata kun Sherwood Forest estas aktuale nomata Birklands kaj Bilhaugh. Ĝi estas restaĵo de pli malnova, multe pli granda, reĝa ĉasarbaro, kiu derivis sian nomon el sia statuso kiel shire (aŭ sher) wood de Nottinghamshire, kiu etendiĝis en kelkajn najbarajn graflandoj (shires), borde okcidente laŭlonge de la rivero Erewash kaj de la Arbaro de Orienta Derbyshire. Kiam la Domesday Book estis kompilita en 1086, tiu arbaro kovris eble kvaronon de Nottinghamshire en arbaroj kaj makisoj laŭ la leĝoj de reĝaj arbaroj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.