japanlingva filmo je 1954 reĝisorita de Kurosava Akira From Wikipedia, the free encyclopedia
La sep samurajoj (七人の侍 Shichinin no samurai) estas filmo de Akira Kurosawa pri historia temo.
La sep samurajoj | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | 七人の侍 |
Produktadlando | Usono |
Originala lingvo | japana lingvo |
Kina aperdato | 26-a de aprilo 1954 |
Daŭro | 207 minutoj |
Ĝenro | Aventuro |
Kameraado | Asakazu Nakai |
Buĝeto | Japana ¥125 millionoj |
Reĝisoro(j) | Akira Kurosawa |
Produktisto(j) | Sōjirō Motoki |
Scenaro | Akira Kurosawa Shinobu Hashimoto Hideo Oguni |
Filmita en | Japanio |
Loko de rakonto | Japanio |
Muziko de | Fumio Hayasaka |
Ĉefrolantoj | Toshiro Mifune Takashi Shimura Keiko Tsushima Isao Kimura |
Produktinta firmao | Tōhō |
Distribuo | Tōhō |
IMDb | |
Tio estas la plej konata el la filmoj kiun Kurosawa Akira realigis en 1954, kaj verŝajne la plej bonkvalita. La rakonto estas tiu de vilaĝeto en la japana kamparo de la 17a jarcento ofte atakita per rabista bando. La vilaĝanoj decidas dungi senmastrajn samurajojn por defendi la vilaĝon. Post multaj malfacilaĵoj ili dungas unue Kanbei kiu estos la samurajestro. Li elektas kvar aliajn samurajojn. Aniĝos Kacuŝiro, kiu insistas por iĝi disĉiplo de Kanbei, kaj Kikuĉijo kiu havas kamparanan devenon sed volus esti rekonota kiel samurajo. Tiu sepopo kun la kamparanoj, al kiuj ili instruos iom da batalteknikoj, fine venkos, sed kvar el ili mortos.
Super tia fono estas ankaŭ multaj paralelaj rakontoj: tiu pri la trapaso de la juna Kacuŝiro al plenkreska aĝo, tiu pri la renkonto de Kikuĉijo kun sia infanaĝo, tiu pri la edzino de la vilaĝestro, ktp. Tiel la filmo ŝajnas tre mallonga malgraŭ la tri horoj kiujn ĝi daŭras.
En tiu filmo Kurosawa ankaŭ uzas novan filmteknikon, kiel la uzadon samtempe de multaj kameraoj aŭ filmlantigado dum batalo, kiuj estas nuntempe kutimaj.
La filmo ricevis la arĝentan leonon de la festivalo de Venecio. La filmo estas ofte listigita inter la plej bonaj filmoj iame faritaj. Vidu ekzemple ĉe Sight & Sound. La filmintrigo estis ripetita en la usona vakera filmo The Magnificent Seven.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.