![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/9/9d/Moschus_moschiferus_in_Plzen_zoo_%252812.02.2011%2529.jpg/640px-Moschus_moschiferus_in_Plzen_zoo_%252812.02.2011%2529.jpg&w=640&q=50)
Siberia moskulo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Siberia moskulo (Moschus moschiferus) estas moskulo vivanta en la montaraj arbaroj de Nordorienta Azio. Ĝi estas komune hejma ne nur en la tajgo de suda Siberio, sed vivas en partoj de Mongolio, Interna Mongolio, Manĉurio kaj la Korea duoninsulo.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/9/9d/Moschus_moschiferus_in_Plzen_zoo_%2812.02.2011%29.jpg/640px-Moschus_moschiferus_in_Plzen_zoo_%2812.02.2011%29.jpg)
![Moschustier.jpg](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/8/8d/Moschustier.jpg/320px-Moschustier.jpg)
Ĝia malgranda korpoformo permesas kaŝi sin de predantoj en la roka tereno kaj ankaŭ permesis al ili kuri precipe rapide de la predantoj. Kvankam portanta dentegojn, siberia moskulo estas fakte herbovorulo, ĝia ĉefa fonto de nutraĵo estas likenoj.
Pro la granda kvanto de ŝtelĉasado por ties mosko, viando kaj pro senarbarigo, la moskularo daŭre malpliiĝas. Oni supozas, atendas, ke ties nombro plu malpliiĝas (de 230.000). Kelkloke en Ĉinio kaj Rusio oni bredas ilin.