Sieĝo de Leningrado
From Wikipedia, the free encyclopedia
Sieĝo de Leningrado (ruse блокада Ленинграда) estis unu el la plej tragediaj epizodoj de la Dua Mondmilito. De la 8-a de septembro 1941 ĝis la 27-a de januaro 1944 la grandega urbo (nun ĝi nomiĝas Sankt-Peterburgo) estis blokita fare de germanaj kaj finnlandaj trupoj; dum la sieĝo pereis aŭ mortis (ĉefe de severa malsato) pli ol unu miliono da urbanoj kaj estis damaĝitaj multaj kulturaj kaj industriaj objektoj.