La Sieraleona skistolao (Schistolais leontica) estas afrotropisa specio de birdoj de la familio de Cistikoledoj kaj genro de Skistolaoj. Ĝi troviĝas en okcidenta Eburbordo, sudorienta Gvineo, norda Liberio kaj nordorienta Sieraleono, kie la specio estis unuafoje priskribita kio nomigas la specion. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montararbaroj. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo.
Sieraleona skistolao | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Sieraleona skistolao | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Schistolais leontica ([[]], [[]]) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Ĝi estas grizbruneca birdo kiu havas longan voston kaj rondoformajn flugilojn, blankecan ventron, sablokolorajn flankojn, fajnan nigran bekon, relative longajn rozkolorecajn krurojn kaj blankecan irison. Tiu specio estas iomete pli malgranda ol la ununura alia samgenra specio nome la Blankamentona skistolao.
Referencoj
- BirdLife International 2004. Prinia leontica[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 27an de julio 2007.
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.