Sieĝo de Westerplatte – defendo de Militista Stokejo Transŝarĝa (Wojskowa Składnica Tranzytowa) de garnizono (182 soldatoj, en tio 5 oficiroj kaj unu kuracisto) de Pola Militistaro sur la Duoninsulo Westerplatte en Gdansko dum la invado en Pollandon, daŭranta en la tagoj 1a–7a de septembro 1939. Ĝi estas foje konsiderata la unua batalo dum la Dua Mondmilito en Eŭropo.