Sinodo de la kadavro
eklezia proceso kontraŭ la mortinta Papo Formozo en 897 / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Sinodo de la kadavro aŭ koncilio de la kadavro estis la postmorta proceso pro sakrilegio kontraŭ papo Formoso (891-896), efektigita en la januaro de 897.
La proceso estis esplorita kaj volita de la posta papo Stefano la 6-a, instigita de Lamberto la 2-a de Spoleto, imperiestro de la Sankta Romia Imperio, kaj de lia patrino Ageltrua, kiuj estis apogintaj la elekton de Stefano la 6-a al la papa seĝo.
Oni eltombigis la kadavron de Formoso kaj estis relanĉitaj la akuzoj pri sakrilegio jam formulitaj de papo Johano la 8-a. La proceso ĉiukaze havis ankaŭ politikajn motivojn: oni intencis "malrajtigi" la apogon donitan de Formoso por la Karolidoj obstaklante la celojn de la Gvido de Spoleto. (vidu pli sube)