Skalaro (matematiko)

matematiko / From Wikipedia, the free encyclopedia

Skalaro estas koncepto uzata en matematiko kaj fiziko. Plej tipe, skalaro estas unuopa nombro, kontraste al vektoroj kaj matricoj, kiuj estas bazitaj sur aroj de nombroj.

En matematiko, skalaro estas membro de la baza kampo de iu vektora spaco. En fiziko, ĝi estas kvanto esprimebla per unu nombro, kiu devas esti sendependa de ajna koordinatsistemo.

Multaj fizikaj valoroj povas esti skalaro aŭ vektoro depende de simpleco de priskribita situacio. Ekzemple, rapido estas skalaro se la aĵo moviĝas nur laŭlonge de unu linio kaj vektoro se ĝi moviĝas en ĉiuj direktoj.

En lineara algebro, skalaro estas ero de kampo — kutime la reelajkompleksaj nombroj — kiuj povas esti multiplikitaj per vektoro de vektora spaco, tra la operacio de skalara multipliko, cedante alian vektoron.

Ankaŭ, skalara produto estas operacio (ne konfuzinda kun skalara multipliko) kiu povas esti difinita sur vektora spaco, permesanta du vektoroj esti multiplikitaj por produkti skalaro. Vektora spaco ekipita kun skalara produto estas nomita skalara produta spaco.

La reela komponanto de kvaterniono estas ankaŭ nomita ĝia skalara parto.

La termino estas ankaŭ iam uzita neformale por signifi vektoron, matricon, tensoron, aŭ alian kutime "kombinaĵo" valora kiu estas reale reduktita al sola komponanto. Tial, ekzemple, la produto de 1×n matrico kaj n×1 matrico, kiu estas formale 1×1 matrico, estas ofte dirita al esti skalaro.

La termino skalara matrico estas kutime signifanta matricon de la formo kI kie k estas skalaro kaj I estas la identa matrico.