From Wikipedia, the free encyclopedia
Makao (birdo) redirektas ĉi tien. Por aliaj signifoj vidi Makao
La skarlata arao (Ara macao), ankaŭ konata kiel makao aŭ, laŭ Brazila loka nomo, ararakango, estas granda, ruĝa, flava kaj blua (laŭ partoj) papago de Sudameriko, nome membro de granda grupo de amerikaj papagoj nomitaj araoj kaj de ties genro Ara. Ĝi estas indiĝena de humidaj ĉiamverdaj arbaroj de tropika Sudameriko. Ties teritorio etendas el pleja sudorienta Meksiko al Amazonio de Peruo, Bolivio, Venezuelo kaj Brazilo en malaltaj teroj el 500 m (almenaŭ iam) ĝis 1000 m. Ĝi suferis pro loka formorto pro habitatodetruo kaj kaptado por la papaga komercado, sed surloke ĝi restas sufiĉe komuna. Iam ĝi havis teritorion norde ĝis suda Tamaulipas. Ĝi povas ankoraŭ troviĝi sur la insulo Coiba. Ĝi estas la nacia birdo de Honduro.
La skarlata arao (Ara macao Linnaeus 1758) estas membro de la genro Ara (Lacepede, 1799), unu el 6 genroj de makaoj el Centra kaj Suda Ameriko. Carolus Linnaeus priskribis kaj nomigis la skarlatan makaon en sia Systemae Naturae en 1758. Pranomo: Psittacus macao.
Du subspecioj prezentas diferencajn larĝojn en ties flava flugilbendo, kiuj estas la jenaj:
La Centramerika skarlata makao estas pli granda kaj havas bluan en siaj flugiloj anstataŭ verdan koloron.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.