Skiado
From Wikipedia, the free encyclopedia
Skiado estas maniero por movi sin per paro de skioj, kiuj estas fiksitaj al specialaj skiŝuoj. Skiantoj glitas malsupren, kuras aŭ saltas per skioj sur neĝokovrita tereno. Por tio estas farita dekliva glitvojo, skispuro aŭ skisaltejo. Skibastonoj estas uzataj en malsuprenskiado kaj skikurado sed ne en skisaltado.
Rapidaj faktoj speco de sporto, vintra sporto • amuziga sporto • olimpika sporto ...
Skiado | |
---|---|
speco de sporto | |
vintra sporto • amuziga sporto • olimpika sporto | |
Fakoj | |
Kulminaj konkursoj | |
Internacia federacio | |
Rilataj paĝoj | |
Kategorio:Sporto | |
Fermi
Skioj tradicie estis faritaj el ligno, sed nuntempe ili estas faritaj el vitrofibra plasto aŭ el kunmetaĵoj de aliaj materialoj.
En ĉiuj siaj formoj, skioj servas por pligrandigi la areon, sur kiu homo staras, por malpliigi la premon, kiun la neĝo devas elteni.