Kaligrafio

From Wikipedia, the free encyclopedia

Kaligrafio (el grekaj vortoj κάλλος ("beleco") + γράφειν ("skribi")[1]) aŭ skribadarto estas arto skribi belajn literojn. Do, temas pri vida arto rilata al skribado kaj verkado. Ĝi estas dezajno kaj plenumado de konstruo de literoj per larĝapinta ilo kiel penikobroso laŭ ununura ilomovo (oponita al konstruado de leteroj, en kiu la leteroj estas desegnitaj).[2] Nuntempa kaligrafia praktiko povas esti difinita kiel "la arto havigi formon al signoj laŭ esprimiva, harmonia, kaj lerta maniero".[2]

Kaligrafio de la germana vorto "Urkunde" (mortinta).
Paĝo de Korano el la 9-a jarcento arte skribita en la araba.
Araba kaligrafio evitas ofte la pentradon de bestoj aŭ personoj: tio estas skribado, ne pentrado.
Kaligrafito.

Moderna kaligrafio gamas de funkciaj praktikaj skribaĵoj kaj desegnoj ĝis belartaĵoj kies literoj povas esti aŭ ne esti facile legeblaj.[2] Klasika kaligrafio diferencas de tipografio kaj de neklasika man-literverkado, kvankam kaligrafiisto povas praktiki ambaŭ.[3][4][5][6]

Kaligrafio plufloras en formoj de invitiloj al nuptoj kaj aliaj eventoj, dezajno de litertiparo kaj tipografio, originala dezajno de man-litera markemblemo, religia arto, reklamado, grafika fasonado kaj laŭmenda kaligrafia arto, surŝtonaj surskribaĵoj, kaj memorigaj dokumentoj. Ĝi estas uzata ankaŭ por rekvizitoj kaj moveblaj bildoj por filmo kaj televido, atestiloj pri naskoj aŭ mortoj, mapoj, kaj aliaj skribitaj verkoj.[7][8] Kelkaj el plej fajnaj verkoj de moderna kaligrafio estas el reĝaj dokumentoj prilaboritaj fare de monarkaj altaj funkciuloj en diversaj landoj.

En Eŭropo, la vorto kaligrafio ofte signifas 'arton skribi bele' aŭ 'belskribadon'. Sed en Orienta Azio, oni estimas skribadarton kiel 'alta arto'.[9] En malsamaj lokoj, evoluiĝis malsamaj tipoj de skribadartoj. La plej famaj el ili estas: arabskriba kaligrafio, ĉina kaligrafio, eŭropa kaligrafio kaj persa kaligrafio.