Socia darvinismo
ideologio, laŭ kiu la interhomajn rilatojn regas selekto laŭ ekonomia sukceso / From Wikipedia, the free encyclopedia
Socia darvinismo estas ideologio, laŭ kiu la interhomajn rilatojn regas selekto laŭ ekonomia sukceso.
La principan ideon jene formulis Herbert Spencer:
"Ŝajnas kruele, ke laboristo, kiun malsano igis nekapabla konkurenci kun siaj pli fortaj kolegoj, devu porti la rezultantan malriĉiĝon. Ŝajnas kruele, ke vidvinoj kaj orfoj estu lasataj al la batalo pri pluvivo. Tamen, vidate ne kiel apartaj, sed kiel ligitaj al la interesoj de la universala homaro, tiuj akcidentoj estas plenaj je bonfara efiko – la sama bonfara efiko, kiu antaŭtempe entombigas la gefilojn de malsanaj gepatroj, kiu elektas la malmoderulojn kaj la malfortulojn kiel viktimojn de epidemio.[1]" (1851)
La terminon socia darvinismo uzis en 1880 la anarĥiisma ĵurnalisto Émile Gautier, komentante en sia artikolo Le darwinisme social la 50-an kongreson de germanaj natursciencistoj, en kiu Haeckel, Nägeli kaj Virchow parolis pri la politika senco de darvinismo, kiel pravigo de socia neegaleco. Tamen la terminon jam en 1879 uzis Oscar Schmidt en artikolo en la revuo Popular Science.
La depostula rezulto estus socialaj klopodoj al egaleco.