Socia distancado
From Wikipedia, the free encyclopedia
Socia distancado (angle: social distancing) ankaŭ nomata socia distanciĝo aŭ fizika distanciĝo en publika sano, konsistas el aro da rimedoj kiuj celas malhelpi la disvastiĝon de kontaĝa malsano konservante fizikan distancon inter homoj kaj reduktante la nombron de fojoj ke homoj havas proksiman kontakton inter si. Ĝi kutime implicas teni certan distancon de aliaj (la distanco specifita diferencas de lando al lando kaj povas ŝanĝiĝi laŭ la tempo) kaj eviti kolektiĝi en grandaj grupoj.
La socia distancado pli efikas ĉe tiuj infektoj, kiuj disvastiĝas per gutetoj (tusado aŭ ternado); per senpera korpa kontakto, inkluzive de seksa kontakto; per nerekta korpa kontakto (ekzemple tuŝante infektitan surfacon); aŭ per aera disvastiĝo (se la mikroorganismo povas pluvivi en la aero tiom longdaŭre).
La socia distancado povus esti malpli efika ĉe tiuj infektoj, kiuj disvastiĝas ĉefe per infektita akvo aŭ manĝaĵo aŭ per vehikloj kiel moskitoj aŭ aliaj insektoj, kaj malpli ofte de unu homo al alia. Malutiloj de la socia distanco povas inkluzivi solecon, malpliigitan produktivecon kaj la mankon de aliaj avantaĝoj de homa interagado. En lokoj, kie la aliro al teknologio estas malofta, la socia distancado povas krome malfaciligi la observadon de la sano de la loĝantaro.
La termino vaste konatiĝis en 2020 dum la pandemio de COVID-19.