Socialdemokratia Partio de Kirgizio
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Socialdemokratia Partio de Kirgizio (kirgize Кыргызстан социал-дemoкратиялык пaртиясы [Kirgizstan social-demokratijaljk partijasi], ruse Социал-демократическая партия Кыргызстана [Social-demokratiĉeskaja partija Kirgizstana], СДПК) estas socialdemokratia politika partio en Kirgizio. Laŭ la stato de decembro 2010 gvidas ĝin la politikistino Roza Otunbajeva, la nuna ŝtata prezidantino de Kirgizio.
Rapidaj faktoj Кыргызстан социал-дemoкратиялык пaртиясыСоциал-демократическая партия Кыргызстана, partio ...
Socialdemokratia Partio de Kirgizio | |
---|---|
Кыргызстан социал-дemoкратиялык пaртиясы Социал-демократическая партия Кыргызстана | |
partio | |
Lando | Kirgizio |
Estro | Roza Otunbajeva |
Fondiĝo | 1993 |
Ideologio | Socialdemokratio Socialismo Reformismo |
Internacia aliĝo | laŭ la stato de decembro 2010 ankoraŭ ne |
Retejo | http://www.sdpk.kg |
Fermi
La unuaj membroj fondis la partion la 1-an de oktobro 1993, sed ne registris ĝin ĉe la ministerio pri justico ĝis la 16-a de decembro 1994. La unua partiestro estis Abdigani Erkebajev. Almaz Atambajev anstataŭigis lin la 30-an de julio 1999. Plimulto de la partianaro estas kirgizaj entreprenistoj.
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri Kirgizio kaj politiko. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |