parlamenta grupo de la franca nacia asembleo From Wikipedia, the free encyclopedia
Socialisma, respublikisma kaj civitana grupo (SRC) estas la nomo en la 14-a parlamenta periodo (komencita de la 20-a de junio 2012) en la franca nacia Asembleo de la parlamenta grupo konsistigita ĉirkaŭ la Socialisma Partio (PS). Ĝi havis aliajn nomojn en la pasinteco, la plej ofta estis «socialisma grupo» (SOC). Ĝi estas prezidata de Bruno Le Roux, deputito de Seine-Saint-Denis, de la 26-a de junio 2012.
Socialisma, respublikisma kaj civitana grupo | |
---|---|
Groupe socialiste, républicain et citoyen | |
parlamenta grupo de la franca nacia asembleo | |
Lando | Francio |
Ĉambro | nacia asembleo |
Parlamenta(j) periodo(j) |
Ekde la 6-a parlamenta periodo de la tria Franca Respubliko (1893) |
Estro | Bruno Le Roux Deputito de Seine-Saint-Denis |
Partio(j) | Socialisma Partio Mouvement républicain et citoyen Diversa Maldekstro |
Seĝoj |
291 / 577 |
Retejo | deputes.lessocialistes.fr |
Ĝi estas la plej granda grupo de la 14-a parlamenta periodo kaj enhavis komence 295 deputitojn (279 anoj kaj 16 alligitaj), tio estas absoluta plimulto. En majo 2013, ĝi enhavis 291 deputitojn (275 anoj kaj 16 alligitaj).
Dudek tri deputitoj el la socialisma grupo elektitaj okaze de la deputitaj balotoj de la 10-a de junio 2012 kaj de la 17-a de junio 2012 estis nomumitaj al la dua registaro de Jean-Marc Ayrault:
Claude Bartolone (Seine-Saint-Denis) estis nomumita kandidato de la socialisma partio por la prezidanteco de la nacia asembleo kaj elektita je la unua vico.
Inter la 21 aliaj anoj de la estraro de la nacia asembleo, elektitaj la 27-an de junio 2012 por la parlamenta sesio de 2012, 7 estas anoj aŭ alligitoj al grupo SRC.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.