cover image

Programaro

nekonkreta komponanto de komputilo, konsistanta el aro da logikaj instrukcioj, kiujn rulas la konkreta aparataro de la komputilo / From Wikipedia, the free encyclopedia

Programaro (aŭ softvaro) estas aro de iloj logikaj (ne fizikaj) de komputilaj sistemoj, kiuj regas kaj lasas regi ĝin por realigado de konkreta laboro. Programaro povas esti, ekzemple, programoj por skribi dosierojn, registri aŭ aŭskulti sondosierojn, esplori interreton, la operaciumon (Linukso, Vindozo) ktp...

IBM_Electronic_Data_Processing_Machine_%289467782802%29.jpg
Du programistoj laborante ĉe IBM Tipo 704 ĉe la National Advisory Committee for Aeronautics (NACA), 1954.

Eble la difino plej ĝusta de programaro estas de Instituto de inĝenieroj elektronikaj kaj elektroteknikaj en sia normo 729: "La sumo de la programoj de komputado, procedoj, reguloj, dokumentoj kaj asociataj datumoj, kiuj estas parto de komputada sistemo". Laŭ ĉi tiu difino, la programaro konsistas ne nur el programoj sed ankaŭ el ĉiuj datumoj konserveblaj per komputika memoro aŭ datumportilo.