Spegulo (revuo)
From Wikipedia, the free encyclopedia
Spegulo estis pola esperantlingva kvaronjara revuo. Ĝi enmerkatigis sin kiel revuo kritike sekvanta okazaĵojn en la moderna kulturo, gazeto eliranta el la "verda geto", sed ankaŭ esploranta kaj analizanta la historion de la Esperanto-movado. Jam antaŭ la apero de la unua numero la nova gazeto havis centon da abonantoj, el tiuj du trionojn ekster Pollando.