Sankt Leonhard in Passeier
komunumo de Italio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Sankt Leonhard in Passeier - por kiu aldona itallingva nomo San Leonardo in Passiria estis elektita dum la unua duono de la 20-a jarcento - estas komunumo de Italio. Ĝi troviĝas en la sume plejparte germanlingva norda landoparto Aŭtonoma Provinco Sudtirolo, kiu post la Unua Mondmilito forpreniĝis de Aŭstrio kaj la norda parto de la kultura regiono Tirolo, kaj doniĝis al Italio. Fine de 2023 en la komunumo vivis 3 614 loĝantoj. Najbaras la komunumoj Moos in Passeier, Ratschings, Riffian, St. Martin in Passeier, Sarntal kaj Schenna.
Rapidaj faktoj komunumo de Italio, Ĝemelurboj Fuchsmühl vd ...
St.Leonhard in Passeier (San Leonardo in Passiria ) | |||||
komunumo de Italio | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Ŝtato | Italio | ||||
Regiono | Trentino-Supra Adiĝo/Sudtirolo | ||||
Provinco | BZ Bolzano | ||||
Geografia situo | 46° 49′ N, 11° 15′ O (mapo)46.81666666666711.25 | ||||
Alto super marnivelo | 689 [+] m | ||||
Areo | 88 km² | ||||
Loĝantaro | 3614 (2023) | ||||
Loĝdenso | 41 loĝantoj/km² | ||||
Subdividaĵoj | Schweinsteg, St. Leonhard kaj Walten | ||||
Najbaraj komunumoj | Moos in Passeier, Ratschings, Riffian, St. Martin in Passeier, Sarntal kaj Schenna | ||||
Patrono | Sankta Leonardo | ||||
Festa tago | 6-a de novembro | ||||
Nomo de loĝantoj | Sankt Leonharder | ||||
Poŝtkodo | 39015 | ||||
Imposta kodo | H952 | ||||
Kodo laŭ ISTAT | 021080 | ||||
Telefona prefikso | 0473 | ||||
Retpaĝo | Oficiala retejo | ||||
Fermi
La komunumo estas la naskiĝloko de la aŭstra ribelulo Andreas Hofer.
La komunuma teritorio estas parto de la geografia pejzaĝo valo Passeier.