Stanga altsalto
Fako de atletiko, en kiu oni provas per stango salti super lato / From Wikipedia, the free encyclopedia
Stangoaltsaltado, aŭ mallonge stangosalto, estas fako de la atletiko, en kiu sportisto helpe de longa fleksebla stango devas salti super saltolato. La lato havas longon de 4,5 m kaj estas metita sur du latoteniloj en tia maniero, ke ĝi falas, kiam ĝi estas eĉ se nur fajne tuŝata.
Rapidaj faktoj sporta fako • kampatletiko, vertikala salto ...
Stanga altsalto | |
---|---|
sporta fako • kampatletiko | |
vertikala salto | |
Fakoj | |
Kulminaj konkursoj | |
Internacia federacio | |
Rilataj paĝoj | |
Kategorio:Sporto | |
Fermi
La stangoaltsaltado estas olimpika sporto por viroj ekde 1896 kaj por virinoj ekde 2000. Ĝi estas ankaŭ fako de la dekatlono, sed ne de la heptatlono. Ĝi estas unu el la kvar saltofakoj de la malpeza atletiko. Respondeca pri la reguloj de internaciaj konkursoj estas la IAAF.